Plurvariabla kalkulo

En matematiko, plurvariabla kalkulo estas vastigaĵo de kalkulo de unu variablo al kelkaj nedependaj variabloj. La funkcioj estas diferencialataj kaj integralaj je kelkaj variabloj anstataŭ nur unu variablo.

La aro de skalaraj nedependaj variabloj, kiuj estas argumentoj de konsiderata funkcio, povas esti konsiderata kiel vektoro. Vektora kalkulo estas branĉo de plurvariabla kalkulo kiu konsideras okazon ĉe kiu ne nur argumento sed ankaŭ valoro de la funkcio povas esti vektoro.

En plurvariabla kalkulo kutime estas prenate ke la kvanto de nedependaj variabloj estas finia. Unu el terenoj de matematiko kiu konsideras okazon de malfinie multaj nedependaj variabloj estas funkcionala kalkulo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search